1871-03-23 Proklamo de la 2a Liona Komunumo. Afiŝo

 

Al Lionanoj

Proklamo de la Dua Liona Komunumo


La Demokratia Komitato de la Nacia Gvardio de Rodano
La Demokratia Centra Komitato de la Respublika Alianco de Rodano




Afiŝo

Parizo, 23an de marto 1871


Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871


(Originala bildo de la afiŝo: BDIC

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)


FRANCA RESPUBLIKA

LIONA KOMUNUMO

La Demokratia Komitato de la Nacia Gvardio de Rodano,


La Demokratia Centra Komitato de la Respublika Alianco de Rodano, al Lionanoj.


CIVITANOJ!


La Komunumo ĵus estas proklamita supre la balkono de la urbodomo, kun la f
reneza aplaŭdo de la tuta loĝantaro.


Nia urbo, kiu la 4an de Septembro estis la unua proklaminta la Respublikon, ne povis malfrui imiti Parizon.


Honoron al ĉi tiu energia kaj kuraĝa liona loĝantaro.


Ĝi ĵus partoprenis en la restarigo de libereco kaj vera Respubliko.


Ĝi ĵus prenis gvidon de siaj interesoj, tro longe sorbitaj de la centra Potenco.


Kun la Komunumo, Civitanoj, ni havos
unikan povon, kiu koncentros en siaj manoj la armitan Forton kaj la urban Policon.


Kun la Komunumo, oni reduktos impostojn, publikan monon ne plu oni malŝparegos, oni kreos kaj funkciigos sociajn instituciojn, esperatajn kun legitima senpacienco de laboristoj.


Civitanoj, oni komencas novan eraon en nia Urbo!
Kiom da suferojn kaj mizerojn oni malpezigos en la espero ke malaperas la malaminda socia plago nom
ata Paŭperismo!

Ke loĝantoj konservu kalmon kaj dignon en sia venko; konfidu, kaj baldaŭ ordo kaj prospero ne estos vanaj vortoj.


Ni demonstru per nia sinteno al la malamikoj de vera libereco, ke la Popolo neniam konfuzas ĉi tiun subliman institucion nomatan KOMUNUMO kun trooj pri kiuj ili ĝin akuzas plezure.

Baldaŭ niaj kontraŭuloj estos devigataj rekoni, ke la Popolo indas esti regata per respublikaj institucioj.
Ni kuniĝu kaj restu armitaj por apogi la Respublikon unikan kaj nedivideblan.


VIVU LA KOMUNUMO! VIVU LA RESPUBLIKO!


De la Komitato de la Nacia Gvardio:

LACONDAMINE, MALARD, JERRICARD, A. DELMAS, FRANQUET.


De la Demokrat ia Komitato de la Respublika Alianco:

BRUN, ROLAND, prezidantoj; GOUTORBE, CHAPITET, sekretarioj