1870-09-14 Respublika Centra Komitato de la 20 Distriktoj de Parizo. Pariza Komunumo. Afiŝo

 



Respublika Centra Komitato

de nacia defendo

de la dudek distriktoj de Parizo


Afiŝo

[konata kiel Unua «Affiche Rouge»]

Parizo, 14an de septembro 1870


Kolekto Afiŝoj de la Pariza kaj Liona Komunumoj 1870-1871


(Originala bildo de la afiŝo: archivesautonomies.org.

Tradukintaro: Kolektivista Rondo de LPK de Valencio

Aranĝo: grupgerminal.org en Alejandría Proletaria)


FRANCA RESPUBLIKO

LIBERECO, EGALECO, FRATECO



RESPUBLIKA CENTRA KOMITATO

DE NACIA DEFENDO

DE LA DUDEK DISTRIKTOJ DE PARIZO



Civitanoj,

Ekde la 5a de septembro, la tago post la proklamo de la Respubliko, granda nombro da civitanoj jam proponis la starigon de RESPUBLIKA CENTRA KOMITATO, fontanta el la dudek distriktoj de Parizo, celanta la savon de la lando, krom la definitiva fondo de vere respublika reĝimo kun la permanenta partopreno de individua iniciato kaj popola solidareco.


Ekde tiu tago, publikaj renkontiĝoj elektis sian defend- kaj viglad-komitatojn en ĉiu distrikto.

Tuj kiam la plimulto el la distriktoj estos reprezentitaj de kvar delegitoj, la Respublika Centra Komitato ekoperacios.


[La Komitato] prezentis al la Registaro de nacia defendo, unu post alia, la sekvajn rimedojn, aklamitajn en popolaj kunvenoj:



1ª RIMEDOJ DE PUBLIKA SEKURECO


Elimini la policon tiel kiel ĝi estis konstituita sub ĉiuj monarĥiaj registaroj, por servutigi civitanojn kaj ne por protekti ilin;

Lasi ĝin plene en manoj de la elektitaj komunumoj;

Nomumi, en grandaj urboj, en ĉiuj kvartaloj, juĝistojn komisiitajn por zorgi pri publika sekureco sub ilia rekta persona respondeco;


Disigi ĉiujn specialajn korpojn de la malnova centralizita polico tiel, kiel sergents de ville [armitaj policanoj ], agentoj konitaj kiel publika sekureco, gardistoj de Parizo;


Atribui al la nacia gvardio, formita de ĉiuj elektantoj, kaj precipe ĝiaj veteranoj, la taskon de helpi al novaj juĝistoj de la urba polico en la ekzercado de iliiaj funkcioj;


Apliki al ĉiaspecaj juĝistaroj la du principojn de elektado kaj respondeco;
Nuligi ĉiujn limigajn, subpremajn kaj fiskajn leĝojn kontraŭ la rajto skribi, kuniĝi kaj asociiĝi.



2ª NUTRADO KAJ LOĜEJOJ


Eksproprietigi, por kialoj de publika utileco, ĉiujn nutraĵojn aŭ vivnecesaĵojn nuntempe stokitaj en Parizo, en pograndaj aŭ detalistoj vendejoj, garantiante al ili la pagon de la produktoj post la milito, per agnosko de komercaĵoj eksproprietigitaj kaj detaligitaj laŭ prezoj de fakturoj.


Elekti, en ĉiu strato aŭ almenaŭ en ĉiu kvartalo, komisionon taskitan inventari la konsumaĵojn kaj deklari iliajn nunajn posedantojn persone respondecaj antaŭ la urbadministracio;


Distribui la provizojn klasifikitajn laŭ ilia naturo inter ĉiuj loĝantoj de Parizo, per kuponoj donotaj al ili periode en ĉiu distrikto proporcie: 1e laŭ la nombro de personoj formantaj la familio de ĉiu civitano; 2e laŭ la kvanto de konsumaĵoj rimarkitaj por la komitatoj signalitaj supre; 3e laŭ la probabla daŭro de la sieĝo.


La komunumoj devos ankaŭ garantii al ĉiu civitano kaj lia familio nepran loĝadon.



3a DEFENDO DE PARIZO


Tuj elektigi de la movebla gvardio ĉiujn ĉefojn, kiuj devos ĝin konduki al la batalo, dum, kiuj nuntempe ĝin estras, tiujn ĝis nun oni altrudis al ili;


Grupigi kiel eble plej rapide la disajn elementojn de tiu heroa armeo, kiun la perfido de ĝiaj ĉefoj lasis dispremita aŭ dispelita, kaj kiu, organizita por subpremi la landon, ne sufiĉis por ĝin defendi;


Doni, kiel eble plej rapide, long-atingajn armilojn al civitanoj kaj disdoni samtempe la nombron da kartoĉoj kaj milit-pafaĵoj sufiĉan por ke ili povus, okaze de atako, ĝin repuŝi.
Prepari por la zorgoj de la dudek distrikta komitatoj la materialajn rimedojn kaj la organizon de personaro necesa por la aparta defendo de ĉiu kvartalo;


Asigni al diversaj defendaj servoj ĉiujn liberajn lokalojn tiajn, kiaj forlasitaj apartamentoj kaj publika monumentoj;


Uzi por ĉiuj defendaj laboroj loĝantojn kiuj, por ia kialo, ne estus vokataj kontribui kiel naciaj gvardistoj;


Starigi popolan kontrolon de ĉiuj rimedoj prenitaj por la defendo;


Prepari ekde nun la postenojn de interna defendo, sekretajn komunikilojn kaj ĉiujn detruajn maŝinojn, kiuj povus esti uzataj kontraŭ la malamiko, eĉ de virinoj kaj infanoj, ĉar la Respublika Parizo estas rezoluta, prefere ol kapitulaci, enteriĝi sub ĝiaj ruinoj.


4a - DEFENDO DE LA DEPARTEMENTOJN


Dekreti amasan rekrutadon de ĉiuj francoj senescepte kaj ĝeneralan rekvizicion de ĉio, kio povus servi por defendo;


Subteni ĉiun organizon venantan de la popola iniciato kaj celantan kontribui al la savo de la Respubliko;


Komisii ĝeneralajn delegitojn por nacia defendo, ŝarĝitaj sin kunordigi kun la respublikistoj de la departementoj, celante stimuli la patrujeman fervoron de la loĝantaroj, kontraŭbatali la reakciajn manovrojn, antaŭmalhelpi perfidon, akceli marŝon de volontuloj helpe de Parizo kaj, se necese, morti ĉe ilia fronto.


Prezentante tiujn urĝajn rimedojn, la subskribintoj estas konvinkita, ke la Registaro de nacia defendo hastos transformi ilin en dekretoj por la savo de la patrujo kaj la Respubliko.


Nome de la respublikana Komitato kaj delegacie de la distriktaj Komitatoj:


La membroj ĉeestis en la kunveno de 13a ĝis 14a septembro,


G. CASSE.- CH.-L. CHASSIN.- F. CHATÉ.- CHAUSSE.-
COUSIN.- U. CLUSERT.- DEMAY.- CH. DUMONT.-
A. DUPONT.- N. GAILLARD.- G. GENTON.- H. HERNU.-
J. JOHANNARD.- KERN.- LANJALLEY.- LEFRANÇAIS.-
LEVERDAYS.- LONGUET.- LONGAT.- P.A. LUTZ.-
A. LECOT.- E. LÉGER.- G. MALLET.- MAINIER.-
MARCHAND.- MILLIÈRE.- MARCHAL.- MALON.-
F- MANGOLD.- MYARD.- G. MOLLIN.- R. OUDET.-
M. PORTALIER.- J. PÉRIN.- PAGNERRE.- PHILIP.-
PILLION.- PINDY.- RANVIER.- E. ROY.- E. ROULLIER.-
THÉLIDON.- THONNELIER.- TOUSAINT.- E. VAILLANT.-
J. VALLÉS.- VERTET.- M. WOOG.

AdjuntoTamaño
1870-09-14 Respublika Centra Komitato de la 20 distriktoj de Parizo.pdf365.48 KB